Juan Francisco Torres aŭ plennome Juan Francisco Torres Belén , ofte mallongigata Juanfran (naskiĝis la 9-an de januaro 1985 (nun 1985-01-09 ) en Crevillent , Alikanto , do nun estas 40-jara) estas hispana futbalisto .
Juan Francisco Torres en 2013 Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Atlético Madrid - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj Real Madrid kaj CA Osasuna en Pamplono . Krome Juan Francisco Torres ekde la jaro 2012 estas membro de la hispana nacia teamo de futbalo . Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 , pri la Futbala Mondpokalo 2014 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 . Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.
la hispana nacia teamo de futbalo antaŭ la ekflugo al la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 : Juanfran estas la pli dekstra el la du viroj kun mano sur la valizo bildocentre.