Juarros de Voltoya [ĤUAros debolTOĝa] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Juarros de Voltoya estas etimologie komprenebla kiel Olmedo (el eŭska) de Voltoya, alude al trapasanta rivero. Similaj toponimoj estas en aliaj lokoj de Kastilio, kiel Juarros de Riomoros (Segovio), Juarros (Salamanko), Ibeas de Juarros (Burgoso), San Millán de Juarros (Burgoso), Brieva de Juarros (Burgoso), Piedrahíta de Juarros (Burgoso), Cuzcurrita de Juarros (Burgoso).