Pri la erao mesia estas skribite: ... kaj la mondo pleniĝos per la scio pri Dio kiel la akvo plenigas la surfacon de la "Oceanoj"- (Jesaja 11, 9)
La sintagmo Juda filozofio postulas atentan analizon kaj zorge faritan difinon kun preciza ekspliko de la terminoj. Laŭ iuj, ĝi estas provo kunfandi laikajn kaj nereligiajn datenojn kun tiuj religiaj de Judismo; laŭ aliaj, male, prefere temas pri pli moderna formo de raciigado de la judismo mem. Rimarkindas ke la precipaj judaj fontoj kiel Tanaĥo kaj Talmudo, ne entenas la terminojn Filozofion kaj Judismon ĉar tiuj fontoj naskiĝis kiel preceptoj por la konduto de fideluloj, kaj se poste fariĝis laŭlonge de la meditoj ankaŭ fontoj de ellaborado de Saĝo, ili tamen ne atingas la karakteron de la filozofia rezonado.
Kiel por ĉiu fandado de religio kaj filozofio, la aliro estas malfacilas ĉar la klasikaj filozofoj komencas sen hipotezoj certaj el kiuj dedukti konkludojn kiuj devas baziĝi sur premisoj de pura racio, dum religiaj pensistoj startas el serio da religiaj principoj laŭnorme ricevitaj kiel veraj.
Pro tiuj diverĝoj en la celoj kaj vidpunktoj, iuj subtenas ke ne eblas esti vere filozofoj kaj samtempe veraj konfesantoj de religio. Laŭ tiu sentenco, ĉiuj streĉoj sintezi religion kaj filozofion estas destinitaj al fiasko. Se ekzempli, rabeno Nachman, hasida mistikulo, konsideras la filozofion malvera kaj hereza. Pritraktante la saman temon, male, malsammaniere, Baruch Spinoza, panteisto, konsideras la religion malsupera kompare kun la filozofio, kaj do la judan tradician filozofion intelekta kaj intelektula fiasko.
Aliaj subtenas la eblecon de sintezo inter la du mondoj. Aparta afero estas la uzado de argumentoj kaj rezonadoj por pruvi la verecon de la religiaj principoj. Temas pri tekniko tre ekspluatata kies spuroj troviĝas en verkoj de multaj religioj, inkluzive de Judismo, Kristanismo kaj Islamo, sed tia vojo estas ĝenerale juĝata ne vera filozofio ĉe multaj filozofoj. Ekzemplo de tiu aliro troviĝas en la verkoj de Lawrence Kelman, en sia Permission to Believe, (Feldheim 1990).
Alia vojo por unuigi religion kaj filozofion kuŝas en la sindeteno ricevi kiel veraj la principojn de sia religio, ĝis kiam oni ne alvenu al la samaj konkludoj per la filozofia procezo. Tio aperas iumaniere en la verkoj de rabeno rekonstruista Mordecai Kaplan (20-a jarcento). Tamen, laŭ iuj fervoraj religiuloj, tiu sindetena sinteno implicus kredmankon, laŭ aliaj tiu sindeteno estus nur “teknika” mensa proceduro.
Alia vojo estas aplikado de la analiza filozofio al sia religio por plifortigi la bazojn de la kredo mem. Inter la judaj pensistoj kiuj proponas tian vojon aktivas Saadya Gaon, Gersonido, kaj Abraham ibn Daud. Per tiu starigo de la problemo kredanto estus filozofo se li anatmetus jenajn demandojn:
Tiu povus esti la tasko de la juda filozofio, sed la debato ankoraŭ estas senkonkluda