Judas | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | Evangelio laŭ Mateo Evangelio laŭ Marko |
Informoj | |
Eble sama | Judaso la Apostolo |
Sekso | vira |
En la Nova Testamento Judas estas "frato" (adelfòs) de Jesuo (Mk 6,3; Mt 13,55-57; Judas 1,1).
[1]
Pro la plursenca de la greka ŝemidigita termino kaj pro la malofto de aludoj al la parencaro de Jesuo de novtestamentaj, neeblas reiri al lia reala parenceco kun Jesuo, kaj estis hipotezitaj diversaj alternativoj: frato, duonfrato, kuzo (vidu: Fratoj de Jesuo). [2]
Eblas ke temas pri Judaso kiu en la Evangelioj estas ofte indikata kiel "ĝemelo", termino kiu en la aramea lingvo sonas "Tomaso".
En la Epistolo de Judas estas dirate: “Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo” (Judas,1,1). Ĉar Jakobo estis taksata frato de Jesuo, frato de Jakobo signifas frato de Jesuo.