Judy Chicago

Judy Chicago
Persona informo
Naskonomo Judith Sylvia Cohen
Aliaj nomoj Judy Chicago
Naskiĝo 20-an de julio 1939 (1939-07-20) (85-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
serigrapher (en) Traduki
instalada artisto
aktivisto pri virinaj rajtoj
skulptisto
verkisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Dinner Party
TTT
Retejo https://judychicago.com/
http://www.judychicago.com
vdr

Judy Chicago (nomo je naskiĝo Judith Sylvia Cohen; 20a de julio, 1939 en Ĉikago, Ilinojo, Usono) estas usona feminisma artisto, arto-instruisto[1] kaj verkisto, konata pro siaj grandaj kunlaboraj art-instalaĵaj pecoj, kiuj ekzamenas la rolon de virinoj en historio kaj kulturo. Je sia naskiĝo en Ĉikago, Ilinojo, Usono, ŝi nomiĝis Judith Cohen, kaj ŝi ŝanĝis sian nomon post la mortoj de sia patro kaj unua edzo, por malkonektiĝi de la ideo de nomo-normoj dominataj de viroj. Antaŭ la 1970-aj jaroj, ŝi kreis la esprimon "feminisma arto", kaj fondis la unuan feminisman artan-programon en Usono. La verkaro de Chicago enhavas stereotipe virinajn artajn kapablojn, kiel ekzemple nadlaj artoj (kudrado, trikado, ktp), kune kun stereotipe viraj kapabloj, kiel veldado kaj pirotekniko. La ĉefverko de Chicago estas The Dinner Party (La Vespermanĝa Festeno), kiu troviĝas en la kolekto de la Broklina Muzeo.

  1. Chicago, Judy. (2014). Institutional Time. The Monacelli Press.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne