Juho Kusti PAASIKIVI [ˈjuhɔ ˈkusti ˈpɑːsikivi] (naskiĝis la 27-an de novembro 1870 en Hämeenkoski (Suda Finnlando), mortis la 14-an de decembro 1956 en Helsinko, nomo ĝis 1885 svede Johan Gustav Hellsten) estis finna politikisto. Li dufoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 27-a de majo 1918 ĝis la 26-a de novembro 1918 kaj duafoje de la 17-a de novembro 1944 ĝis la 26-a de majo 1946. Sekve, de 1946 ĝis 1956 li estis la ŝtata prezidanto de Finnlando.