Jules Verreaux | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jules Verreaux | |||||
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1807 en Parizo | ||||
Morto | 7-an de septembro 1873 (66-jaraĝa) en 3-a arondismento de Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Édouard Verreaux vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo botanikisto natursciencisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco kaj ornitologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jules Pierre VERREAUX (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1807, mortis la 7-an de septembro 1873) estis franca botanikisto kaj ornitologo, profesia kolektisto kaj komercisto de specimenoj de natura historio. Li estis frato de la naturalisto Edouard Verreaux kaj nevo de Pierre Antoine Delalande.
Verreaux laboris por la familia entrepreno, Maison Verreaux, starigita en 1803 de sia patro, Jacques Philippe Verreaux, ĉe la Placo de la Vogezoj en Parizo, kiu estis la plej frua konata entrepreno kiu komercis kun objektoj de natura historio. La entrepreno financis kolektajn ekspediciojn al diversaj partoj de la mondo.[1][2] Maison Verreaux vendis multajn specimenojn al la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo por aldoni al ties kolektoj.
Verreaux veturis al Aŭstralio en 1842 por kolekti plantojn. Li revenis en Francion en 1851 kun naturhistoria kolekto de 15,000 eroj. En 1864 li anstataŭis Florent Prévost kiel helpa naturalisto ĉe la Pariza Muzeo.
Verreaux laboris ankaŭ en Ĉinio kaj Sudafriko, kie li helpis Andrew Smith fondi la Sudafrikan Muzeon en Kaburbo en 1825.
Li estis rememorata en la nomoj de la Veroksia aglo (Aquila verreauxii), Veroksa kŭao (Coua verreauxi), Veroksa sifako (Propithecus verreauxi), Blankpinta kolombo (Leptotila verreauxi) kaj la Ora paradoksornito (Paradoxornis verreauxi).[3]