Jules et Jim | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Jules et Jim |
Originala lingvo | franca lingvo • germana lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 23 jan. 1962, 23 feb. 1962, 1962 |
Ĝenro | amafera filmo, drama filmo, amikopara filmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | Raoul Coutard |
Reĝisoro(j) | François Truffaut |
Produktisto(j) | Marcel Berbert • François Truffaut |
Scenaro | Jean Gruault • Henri-Pierre Roché • François Truffaut |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Georges Delerue |
Rolantoj | Jeanne Moreau • Oskar Werner • Henri Serre • Marie Dubois • Sabine Haudepin • Serge Rezvani • Michel Subor • Jean-Louis Richard |
IMDb | |
Jules kaj Jim (france Jules et Jim [ʒyl e dʒim]) estas franca novonda drama amafera filmo de 1962, reĝisorita, produktorita kaj kunverkita de François Truffaut. Kun agado okazanta antaŭ kaj post la Unua Mondmilito, ĝi rakontas tragedian amtriangulon en kiu partoprenas franca bohemiisma Jim (Henri Serre), lia pli serioza aŭstria amiko Jules (Oskar Werner), kaj la fianĉino kaj poste edzino de Jules nome Catherine (Jeanne Moreau).[1]
La filmo estas bazita sur duon-membiografia romano de la avangarda verkisto Henri-Pierre Roché de 1953 rakontanta sian rilaton kun la juna verkisto Franz Hessel kaj lia edzino Helen Grund.[2] Truffaut trafis la libron meze de la 1950-aj jaroj ĉe la librovendistoj laŭlonge de la Sejno en Parizo. Li poste amikiĝis kun la maljuna Roché, kiu estis publikiginta sian unuan romanon estante 74-jaraĝa. La aŭtoro aprobis la intereson de la juna reĝisoro por adapti la verkon al alia komunikilo.
La filmo ricevis plurajn premiojn kaj nun estas konsiderata kulta filmo.