Julia | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Romia gento | ||
Lando | Roma regno vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉoj | Julioj-Cezaroj • Julii Iuli vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La romia klano gens Julia aŭ Iulia estis unu el la plej antikvaj patriciaj familioj de Antikva Romo. Membroj de la gens atingis la plej altajn postenojn de la ŝtato en la plej fruaj tempoj de la Respubliko. La unua el la familio kiu atingis la konsulecon estis Gajo Julio Iulo en 489 a.K. La gens estas eble plej bone konata, tamen, el Julio Cezaro, nome diktatoro, kaj av-onklo de la imperiestro Aŭgusto Cezaro, el kiu la nomo estis pasigita al la tiel nomita Juli-Klaŭdia dinastio de la 1a jarcento p.K. La nomo Julius iĝis tre komuna en imperiaj epokoj, ĉar la posteuloj de personoj aligitaj kiel civitanoj sub la plej fruaj imperiestroj ekuzis ĝin kiel siaj markiloj en la historio.[1]