Julie Christie

Julie Christie
Oskar-premiito
Persona informo
Julie Frances Christie
Naskiĝo 14-an de aprilo 1940 (1940-04-14) (84-jaraĝa)
en Chabua
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Centra Lernejo de Parolo kaj Dramo
The Open University
City College Brighton & Hove (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Duncan Campbell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmaktoro
teatra aktoro
voĉaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1957– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julie Frances CHRISTIE (naskiĝis la 14-an de aprilo 1940)[1] estas brita aktorino. Ikono de la londona famepoko de la 1960-aj jaroj nome "Swinging Sixties", Christie estis ricevinto de nombraj premioj kiel Oskaro, Ora Globo, BAFTA, kaj Screen Actors Guild. Ŝi aperis en ses filmoj rangigitaj de la British Film Institute en ties listo de la 100 plej bonkvalitaj filmoj de la 20-a jarcento, kaj en 1997, ŝi estis akceptita kiel membro de la "BAFTA Academy".

Julie Christie en 1965 en Doctor Zhivago.
Julie Christie en 2006 en la Internacia Kinfestivalo de Toronto.

La elrompa kinrolo de Christie estis en Billy Liar (1963). Ŝi venis al internacia atento pro siaj ludoj en Darling (1965), pro kiu ŝi ricevis la Oskar-premion por la Plej Bonkvalita Aktorino, kaj Doctor Zhivago (ankaŭ en 1965), la oka plej enspeza filmo de ĉiuj tempoj post alĝustigo al inflacio.[2]

En la venontaj jaroj, ŝi stelulis en Fahrenheit 451 (1966), Far from the Madding Crowd (1967), Petulia (1968), The Go-Between (1971), McCabe & Mrs. Miller (1971), pri kiu ŝi ricevis sian duan Oskar-nomumon, Don't Look Now (1973), Shampoo (1975), kaj Heaven Can Wait (1978).

El la komenco de la 1980-aj jaroj, ŝia apero en ĉeftendencaj filmoj malpliiĝis, kvankam ŝi faris memludajn rolojn kiel Tetiso en la histori-eposa filmo de Wolfgang Petersen nome Trojo kaj kiel Madam Rosmerta en Harry Potter and the Prisoner of Azkaban (ambaŭ de 2004). Ŝi plue ricevis gravan kritikan agnoskon pro sia laboro, kiel la Oskar-nomumoj pro la sendependaj filmoj Afterglow (1997) kaj Away from Her (2007).

  1. Kvankam plej multaj fontoj citas 1941 kiel naskojaro de Christie, ŝi naskiĝis fakte en 1940 kaj estis baptita tiun jaron.
    Personaj nomoj Julie Frances
    Familinomo Christie
    Baptojaro:1940
    Naskojaro: 1940
    Loko: Dibrugarh
    Prezidenteca Bengalio
    Patra familinomo Christie
    Baptodato: 1940
    Naskodato: 1940
    Arkiva referenco: N-1-606&607
    Folio: #93
    Katalogaĵoj: Parish register transcripts from the Presidency of Bengal
    Registroj: British India Office births & baptisms
    Kategorio: Birth, Marriage, Death & Parish Records
    Registraro: Births & baptisms
    Collections from Great Britain
  2. All Time Box Office Adjusted for Ticket Price Inflation. Boxofficemojo.com. Alirita 27a de Marto 2012 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne