Julien Benda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1867 en Parizo |
Morto | 7-an de junio 1956 (88-jaraĝa) en Fontenay-aux-Roses |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lernejo Centra de Parizo Literatura fakultato de Parizo - historia scienco Lycée Charlemagne (en) |
Okupo | |
Okupo | filozofo verkisto kritikisto |
Verkoj | La trahison des clercs |
Julien BENDA (2a de Decembro 1867 – 7a de Junio 1956) estis franca filozofo kaj romanisto, konata kiel eseisto kaj kulturkritikisto. Li estas plej bone konata pro sia mallonga libro, La Trahison des Clercs de 1927 (La perfido de la Intelektuloj aŭ La perfido de la kleruloj).
Li verkis por La Revue Blanche el 1891 ĝis 1903. Liaj artikoloj pri la Dreyfus-skandalo estis kolektitaj kaj publikigitaj kiel Dialogues.[1] Li ege malkonsentis disde Henri Bergson, tiam ĉefa figuro de la tiamaj francaj filozofoj, kaj lanĉis atakon al li en 1911, kiam la reputacio de Bergson estis pinte.[2]
En Julio 1937 li partoprenis en la Dua Internacia Kongreso de Verkistoj, kies celo estis studi la sintenon de intelektuloj rilate al la Hispana Enlanda Milito, okazinta en Valencio, Barcelono kaj Madrido fare de multaj verkistoj kiel André Malraux, Ernest Hemingway, Stephen Spender kaj Pablo Neruda.[3]
Benda survivis al la germana okupacio de Francio kaj al la reĝimo de Vichy (1940–1944), en Carcassonne.