La flugmaŝino de la Bolivia gvidanto Evo Morales estis deturnita al Vieno kaj (sensukcese) priserĉita je Edward Snowden. En Sudameriko la okazaĵo kaŭzis indignon kontraŭ tiuj Eŭropaj landoj kiuj eble obeis la ordonojn de Usono.
Catherine, Dukino de Kembriĝo, naskis knabon. La juna princo nomiĝas "George Alexander Louis" kaj estas la 3-a heredonto laŭvice al la trono de Britio.