Julius Schnorr von Carolsfeld | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Julius Veit Hans Schnorr von Carolsfeld |
Naskiĝo | 26-an de marto 1794 en Leipzig |
Morto | 24-an de majo 1872 (78-jaraĝa) en Dresdeno |
Tombo | Alter Annenfriedhof, Dresden (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio ![]() |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno Thomas-lernejo je Lepsiko ![]() |
Familio | |
Patro | Veit Hanns Schnorr von Carolsfeld (en) ![]() ![]() |
Patrino | Christina Juliana Hempel ![]() |
Frat(in)oj | Ludwig Ferdinand Schnorr von Carolsfeld (en) ![]() ![]() ![]() ![]() |
Edz(in)o | Marie Schnorr von Carolsfeld (en) ![]() ![]() |
Infano | Ludwig Schnorr von Carolsfeld (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto grafikartisto universitata instruisto ilustristo vidartisto ![]() |
Julius Schnorr von Carolsfeld (la 26-an de marto 1794 – la 24-an de majo 1872) estis germana pentristo, asocia kun la Nazareana movado.
Komence de sia epoko en Romo, Schnorr estis partikulare influita de sia detala studo de la Itala pentrarto de la 15a jarcento, speciale la verkaro de Fra Angelico. Poste li forlasis tiun rafinitan simplecon, kaj ekrigardis al pli prilaboritaj modeloj de la Alta Renesanco.[1]
Post sia apartigo de la Nazareana movado li faris klopodojn por rekuperi pentradon de freskoj kaj de monumenta arto, kaj Schnorr trovis oportuojn montri siajn eblojn komisiita por dekoradi la enirsalonon de Villa Massimo ĉe Laterano per freskoj ilustrantaj la verkojn de Ludoviko Ariosto.[2]
La dua periodo de la arta kariero de Schnorr ekis en 1825, kiam li lasis Romon, setliĝis en Munkeno, eniris en la servon de Ludoviko la 1-a de Bavario, kaj transmetis en Germanion la arton de murpentrado kiun li estis lerninta en Italio. Li montriĝis kiel ia poet-pentristo en la Bavaria kortego; li organizis atelieron de trajnitaj artistoj, kaj kovris kvin salonojn en la nova palaco – nome la "Residenz" – per freskoj kiuj ilustris scenojn de La Kanto de la Nibelungoj. Li pentris ankaŭ serion da scenoj el la vivoj de Karolo la Granda, Frederiko la 1-a kaj Rudolfo de Habsburgo.[3] Schnorr dekomencis deziris kreadi kompleksan simbolan programon en kiu tiuj germanaj historiaj temoj estus kombinitaj kun scenoj el la Malnova Testamento. Tio tamen estis malakceptita de Ludpviko, pro kio Schnorr plendis, ke oni lasis al li la taskon pentri simplan "gazetaran informon de la Mezepoko" ("Zeitungsartikel des Mittelalters").[4] Kritikoj konsideris tiujn komponojn kiel kreivaj, lertaj laŭ kompono, majstrecaj en desegno, sed ankaŭ troigitaj en signifo kaj ekstravaganca en stilo.[5][6]
En 1846 Schnorr translokiĝis al Dresdeno por iĝi profesoro en la tiea akademio. La venontan jaron li estis nomumita direktoro de la Gemäldegalerie.[7]