Jura sociologio aŭ juro kaj socio estas diverse priskribata kiel subfako de sociologio aŭ interfaka esplormaniero ene de juro.[1] Laŭ iuj ĝi "necese" apartenas al sociologio,[2] sed aliaj rigardas ĝin kiel esplorkampon imbrikitan inter sociologio kaj juro.[3] Laŭ ankoraŭ aliaj, ĝi ne estas subfako de sociologio nek de juro, sed memstara fako ene de la sociscienca fakaro. Ekzempla difino laŭ tiu perspektivo estas "la sistema, teorie fundamentita, empiria studo de la juro kiel socia praktikaro aŭ kampo de socia spertado".[4] Oni asertis, ke ĝi traktas juron, juston, kaj leĝojn, kiel fundamentajn instituciojn perantajn "inter politikaj kaj ekonomiaj interesoj, inter kulturo kaj la normdona ordo de la socio, estigante kaj daŭrigante interdependon, kaj establante sin kiel fontojn de interkonsento, truddevigo, kaj socia regado".[5]
Sendepende de la difino kiel subfako de sociologio, metodaro ene de juro, aŭ memstara fako, jura sociologio intelekte dependas de la tradicio, metodoj, kaj teorioj de sociologio en la strikta senco, kriminologio, kaj la teknikoj kaj procedoj de justico, kaj malplie de aliaj sociaj sciencoj kiel socia antropologio, politika scienco, socia politiko, psikologio, kaj geografio. Tial ĝi baziĝas sur sociaj teorioj kaj utiligas socisciencajn metodojn por la esplorado de juro, juraj institucioj, kaj juraj praktikoj.[6] Laŭ diversaj socisciencaj bazoj, ĝi aplikas diversajn perspektivojn al juro: analizajn aŭ pozitivajn, historiajn, kaj teoriajn.[7]
Pli specife, jura sociologio konnsistas el manieroj esplori juron en socia fono, kiuj empirie kaj teorie konstatas la interagadon de leĝoj, juraj kaj nejuraj institucioj, kaj aliaj sociaj faktoroj.[8] Kelkaj kampoj de jursociologia esplorado estas la socia evoluo de juraj institucioj, formoj de socia kontrolo, leĝaj regularoj, la interrilatado de jurkulturoj, la socia konstruado de juraj problemoj, la juristaro kaj la rilato inter juro kaj socia ŝanĝo.
Jura sociologio ofte profitas de esplorado farita en aliaj fakoj, ekzemple kompara juro, kritikaj juraj studoj, jura teorio, jura ekonomiko, kaj jura literaturscienco. Ĝia temaro konverĝas kun tradiciaj juraj studoj en la kampo de instituciaj demandoj determinataj de sociaj kaj politikaj kondiĉoj, ekzemple kriminologio kaj la ekonomika analizo de leĝoj.[9][10]