Jut-azteka lingvaro estas lingvofamilio de Amerikaj indianoj - unu el la plej grandaj indianaj familioj en pasinteco. Ili estis ĉefloĝantoj de Azteka ŝtato kaj de sudokcidento de Nord-Ameriko. Reprezentantoj: Aztekoj (1.3 mln), Pipiloj, Ŝoŝonoj. Totala kvanto: 1.8 mln.
Grupo de indianaj popoloj (mem ŝoŝonoj, komanĉoj, jutoj k.a.) en Usono. Entute ĉ. 70 mil (1992).
Lingvoj: de jut-azteka familio.
Tradiciaj konfesoj.
TARAHUMARA
Tarahumara estas nomo de indiĝena etno, en norda Meksiko. La Tarahumara-popolo estas fama pro ties kapablo, longajn distancojn kuri tra dezerto, montoj. La viroj nomas sin pro tio Rarámuri (‘Tiu, kiu rapide kuras’, t. e. ‘kuranto’). La tarahumara-lingvo apartenas al la jut-azteka lingvaro.