Kaburbo | ||
afrikanse Kaapstad, kose Isixeko SaseKapa, angle Cape Town | ||
urbo | ||
|
||
Ŝtato | Sud-Afriko | |
---|---|---|
Duoninsulo | Kaburba duoninsulo | |
Provinco | Okcidenta Kablando | |
Distrikto | Kaburbo | |
Municipo | Urbo Kaburbo | |
Monto | Tabla monto | |
Situo | Kaburbo | |
- koordinatoj | 33° 55′ 31″ S 18° 25′ 26″ O / 33.92528 °S, 18.42389 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 1 590,4 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 2 454,72 km² (245 472 ha) | |
Loĝantaro | 3 497 097 | |
Denseco | 1 424,64 loĝ./km² | |
Fondo | 1652 | |
Horzono | ST (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 8000 | |
Telefona antaŭkodo | +27 (0)21 | |
Situo kadre de Afriko
| ||
Situo kadre de Sud-Afriko
| ||
Mapo de metropola regiono Kaburbo
| ||
Vikimedia Komunejo: Cape Town | ||
Retpaĝo: www.capetown.gov.za | ||
Kaburbo aŭ Kab-urbo[1] (afrikanse Kaapstad [ka:pstat], kose Isixeko SaseKapa [sasekapa], angle Cape Town [kejp taŭn]) estas sidejo de la parlamento de la Respubliko Sud-Afriko (ĉefurbo: Pretorio) kaj la dua plej granda urbo de la lando (post Johanesburgo). Populare nomita "Mother City" (Patrinurbo),[2] ĝi estas la plej granda urbo kaj ĉefurbo de la provinco Okcidenta Kablando[3] kaj formas parton de la metropola municipo Urbo de Kaburbo.
Ĉar la Parlamento de Sudafriko estas en Kaburbo, tiu estas la leĝofara ĉefurbo de la lando.[4] La aliaj du landaj ĉefurboj estas en provinco Ĥaŭtengo aŭ Gauteng (Pretorio estas la plenumpova ĉefurbo kie estas la sidejo de la Prezidento) kaj en Provinco Liberŝtato (Bloemfontein estas la juĝpova ĉefurbo kie estas la Supera Kortumo de Apelacio).[5] Kaburbo estas fama pro sia haveno, pro sia natura medio en la Kablanda Flora Regiono, kaj pro mejloŝtonaj lokoj kiel la Tablomonto, la plej granda monto kun la karakteriza plata supro, kaj la Kabo Pinto (en angla: Cape Point, kaj en afrikansa: Kaappunt). Kaburbo estas hejmo de 64% de la loĝantaro de la provinco Okcidenta Kablando.[6]
La maro ĉirkaŭ Kaburbo estas maltrankvila kaj pro tio la kabo kiu donas sian nomon al la urbo estis origine nomata "Kabo de la Ŝtormoj". Portugala reĝo de la Epoko de Malkovroj renomis ĝin "Bonespera Kabo", pro tio ke ĝi estis grava por la vojo al Hindio, la celo de la portugalaj ekspedicioj.
Situa sur la bordo de Tablogolfo (Table Bay), Kaburbo, kiel la plej antikva urba areo en Sudafriko, estis disvolvigita de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (VOC) kiel liverstacio por nederlandaj ŝipoj navigantaj al Orienta Afriko, Hindio, kaj Malproksima Oriento. La alveno de Jan van Riebeeck je la 6a de Aprilo 1652 establis la VOC Kabkolonion, nome la unua permanenta eŭropana setlejo en Suda Afriko. Kaburbo kreskis super sia origina celo kiel la unua eŭropana elstarejo en la Kastelo de Bona Espero, kiu iĝis poste la ekonomia kaj kultura kerno de la Kabkolonio. Ĝis la Orimpetego de Witwatersrand kaj la disvolvigo de Johanesburgo, Kaburbo estis la plej granda urbo de Sudafriko.
En la distrikto Kaburbo krom la urbo mem situas ankaŭ interalie pluraj antaŭurboj, kiuj en la tempo de apartismo estis dediĉitaj por neblankhaŭtaj afrikanoj. Inter ili aparte menciindas Kajeliĉa kaj Langa ĉe Kaburbo.