Kafarnao | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 32° 52′ 52″ N, 35° 34′ 30″ O (mapo)32.88111111111135.575Koordinatoj: 32° 52′ 52″ N, 35° 34′ 30″ O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 1 728 km² (172 800 ha) [+] | ||||
Areo | 1 728 km² (172 800 ha) [+] | ||||
Estiĝo | 2-a jarcento a.K.E. | ||||
Horzono | Israela Norma Horzono [+] | ||||
Kafarnao | |||||
Vikimedia Komunejo: Capernaum [+] | |||||
Kafarnao - en diversaj lingvoj latinliterigata ankaŭ Kafarnaum, Kapernaum[1] kaj Kapharnaum (hebree כְפַר נָחוּם, Kfar Naĥum, signifante „vilaĝo de Naĥum“) estis vilaĝo de fiŝistoj en la regiono Galileo en la nordo de Izraelo. Ĝi situis ĉe la norda bordo de la lago Kineret, proksimume 2,5 kilometrojn oriente de la loĝloko Tabgha kaj 15 kilometrojn norde de la urbo Tiberiado, flanke de la romia vojo Via Maris ("mara vojo").
En la Nova Testamento la loko menciiĝas plurloke kiel agejo de Jesuo Kristo. Proksime ankaŭ lokiĝis la monto, sur kiu li faris sian Surmontan Paroladon.