Kajagumo | |
![]() | |
Korea alfabeto | 가야금 |
Ĉina skribo | 伽倻琴 |
Norma transskribo (ekde 2000) |
Gayageum |
McCune-Reischauer (1984-2000) |
Kayagŭm |
Kajagumo - koree 가야금, en ĉina skribo 伽倻琴, en norma transskribo de la korea ekde 2000 Gayageum, sed la esperanta nomo ankoraŭ orientiĝas je la nomo kayagŭm en la antaŭa transskribo de McCune-Reischauer de 1984 ĝis 2000, kiu ankaŭ estas la bazo de nomigoj en pluraj aliaj neaziaj lingvoj - estas tradicia korea muzikinstrumento. Temas pri citro de arkaĵa aŭ volba tabulo ekipita per 12 kordoj ludata en klasika korea muziko. Ĝi tipe reprezentas la nacian muzikan kulturon de Koreio.