Kalgaria Zoo | |||
Kalgaria Zoo sur Insulo S-ta Georgo
| |||
bestoĝardeno • parko | |||
---|---|---|---|
Organizaj aferoj | |||
Dato de la malfermo | 1929 | ||
Akreditiĝoj/ Membrecoj |
AZA, MAZA, KAZA | ||
Geografio | |||
Ŝtato | Kanado | ||
Situo | Kalgario ( Alberto ) | ||
Areo | 0,3 km² | ||
Geografia situo | 51° 2′ 45″ N, 114° 2′ 0″ U (mapo)51.045833333333-114.03333333333Koordinatoj: 51° 2′ 45″ N, 114° 2′ 0″ U (mapo) | ||
| |||
Statistiko | |||
Nombro de bestoj | 1001 [1] | ||
Nombro de specioj | 290 [1] | ||
Ceteraj informoj | |||
Retpaĝo | http://www.calgaryzoo.org/ Kalgaria Zoo | ||
La Kalgaria Zoo (angle Calgary Zoo) troviĝas en Kalgario (Alberto). La zoo situas iom oriente de la urbocentro, apud la kvartalo Inglewood kaj estas facile atingebla per la C-Trajno, la kalgaria trajno-sistemo. Granda parto de la zoo troviĝas sur Insulo S-ta Georgo en la rivero Bow.
La de AZA, MAZA, kaj KAZA akreditita zoo estis inter la unuaj zooj de Kanado. En 2006 ĝi estis hejmo por 1001 bestoj (ne inkluzivas unuopajn fiŝojn kaj insektojn) kaj 290 diversajn speciojn.[1]
La kalgaria zoo estas la due plej granda zoo en Kanado. Oni konsideras la instalaĵojn de la zoo esti mond-klasaj. La besto-ekspozicioj organiziĝas laŭ geografia regiono kaj havas grandajn, realecajn, kaj naturajn enfermejojn. Ankaŭ estas en la zoo-tereno botanika ĝardeno kaj prahistoria parko.