| Ĉi tiu artikolo temas pri transurania kemia elemento kun atomnumero 98. Por usona subŝtato rigardu la paĝon Kalifornio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon California. |
Kaliforniumo[1] aŭ kalifornio[2] estas radioaktiva metala kemia elemento kun la simbolo Cf kaj atomnumero 98. La elemento unue estis produktita en 1950 per bombado de kuriumo per alfa-partikloj (jonoj de heliumo) ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkelio. La elemento estis nomita por Kalifornio kaj la Universitato de Kalifornio.
- ↑ Kaliforniumo en ReVo [1]
- ↑ Kalifornio laŭ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: [2]