![]() | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Hypericum Calycinum
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
La kalika hiperiko[1], aŭ grandflora hiperiko[mankas fonto] (latine Hypericum calycinum L.) estas arbedo el la familio hiperikacoj.
Temas pri komence rampanta planto, kun lignecaj tigoj kiuj poste stariĝas ĝis 50 cm aǔ eĉ pli alte. Folioj estas integraj, paraj, fine de tigo estas floro kun grandaj flavaj petaloj; stamenoj estas multenombraj en kvin faskoj; stilusoj estas kvin. Frukto estas kapsulo multsema kun persista kaliko.
Tiu planto devenas el mediteraneaj regionoj. Ĝi estas kultivata kiel grundkovrilo kaj fariĝas adventico sur ombraj talusoj kaj arbarrandoj en nemalmultaj lokoj.