Kozhikode aŭ Koĵikode, prononce [koːɻikːoːɖ], konata ankaŭ kiel Calicut aŭ Kalikuto, estas urbo en la ŝtato de Keralo en suda Barato ĉe la Malabara Marbordo. Kalikuto estas la dua plej granda urbo en Keralo[1] kaj estas parto de la dua plej granda urba aglomeraĵo en Keralo kun metropola loĝantaro de 2,030,519 por la censo de 2011.[2] La urbo kuŝas ĉirkaŭ 380 km norde de la ŝtata ĉefurbo Thiruvananthapuram.