Kalisto | |
---|---|
![]() | |
Proprecoj de la orbito | |
Granda duonakso | 1 882 700 km[1] |
Periapsido – Apoapsido | 1 869 000 – 1 897 000 km |
Discentreco | 0,0074 |
Orbita inklinacio | 0,192 [1]°
|
Sidera periodo | 16,6890184 tagoj[1] |
Meza cirkulrapido | 8,204 km/s |
Fizikaj proprecoj | |
Kategorio | Satelito de Jupitero |
Meza diametro | 4821 km |
Maso | 1,0759 × 1023[1] kg |
Meza Denso | 1,8344[1] g/cm³ |
Ekvatora falakcelo je surfaco | 0,126 (Tero = 1) m/s² |
Fuĝrapido | 2,440 km/s |
Rotacia periodo | 16,6890184 d (sinkrona) |
Inklinacio de la rotacia akso | 0° |
Albedo | 0,22 |
Absoluta magnitudo | -1,0 |
Proprecoj de la atmosfero | |
Temperaturo surfaca min. – meza – maks. |
80 K - 134 K - 165 K |
Ĉefaj komponantoj |
molekula oksigeno, karbondioksido (7,5 pbar) |
Historio kaj alioj | |
Malkovrinto | Galilejo kaj Marius[2] |
Malkovrinta dato | 7-a de januaro 1610[2] |
![]() | |
Kalisto (J IV Callisto) estas la oka plej proksima satelito de Jupitero, eltrovita en 1610 de Galilejo kun la aliaj galilejaj satelitoj. Ĝi estas la tria plej granda satelito en la Sunsistemo, proksimume same granda al la planedo Merkuro.
Kalisto komponiĝas ĉirkaŭ egalparte el roko kaj glacio. Ĉar la varmigo pro tajda forto estas feblega, la luno estus malmulte diferenciĝinta. Esploroj faritaj helpe'de la kosmosondilo Galileo elmontris, ke Kalisto havas malgrandan kernon el silikatoj kaj oceanon da likva akvo je pli ol cent kilometroj sub la surfaco de la luno, en kiu ne estas malebla ke ekzistus formo de ekstertera vivo.
La surfaco de Kalisto estas tre malnova, kovrita de krateroj kaj montras nenian spuron de platotektoniko. La surfaco de Kalisto estas malpli afektata de la Jupitera magnetosfero ol la aliaj satelitoj, ĉar ĝi estas pli malproksima de la palnedo. Ĝi havas tre maldensan atmosferon, konsistantan el karbona dioksido kaj oksigeno, kaj jonosferon.
Kalisto estis studata de pluraj kosmsondiloj,: Pioneer 10, Pioneer 11 ,Galileo kaj Cassini. Tiu satelito estis longtempe rigardita, kiel unu el la plej bona loko de instalo de bazo por esplori la Jupiteran lunaron.