Kalmuka lingvo | ||
Хальмг келн Halʹmg keln' | ||
lingvo | ||
---|---|---|
Oirat | ||
Parolata en | Kalmukio, Francio, Usono | |
Parolantoj | 431 800 | |
Denaskaj parolantoj | 174 000 | |
Skribo | latina, cirila, "Todo Biĉig (klara skribo)" | |
Lingvistika klasifiko | ||
altaja [1] | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | ![]() | |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | xal | |
ISO 639-3 | xal | |
SIL | XAL | |
Glottolog | kalm1244 | |
Angla nomo | Kalmyk | |
Franca nomo | kalmouk | |
Vikipedio | ||
La kalmuka lingvo (Хальмг келн ankaŭ konata kiel Kalmuck, Qalmaq, Khal:mag kaj Okcident-mongola) estas la indiĝena lingvo de la kalmukoj de la Respubliko de Kalmukio, ano de la Rusa Federacio. Ĝi estas la plej elstara dialekto de la oirata lingvo, kiu apartenas al la okcidenta branĉo de la mongola lingva familio. La Oiratoj estas dissemitaj ĝenerale en Eŭrazio, kun grandaj grupoj situantaj en okcidenta Mongolio, la nordokcidenta regiono (plejparte Ŝinĝango) de la Ĉina Popola Respubliko kaj la nordokcidenta marbordo de la Kaspia Maro en la Rusa Federacio, kie ili iĝis konataj kiel kalmukoj.
De 1648 ĝis 1924, la skriba formo de la kalmuka lingvo estis komunikita en Todo Biĉig ("klara skribo"), vertikale-skribita alfabeto kreita fare de Zaja Pandita, oirata buddhista monaĥo. Ĝi estis prilaborita laŭ la mongola skribsistemo. En 1924, ĝi estis anstataŭigita per cirila. Sed baldaŭ, en 1930, cirila estis anstataŭigita per la latina alfabeto. Tiu reformo estis la sekvo de la progreso de la Latinigo por la alfabetoj de la Turklingv-parolantoj en Sovetunio. La nova kalmuka alfabeto estis sekve bazita sur la latinigitaj turkaj alfabetoj. Ĝi ne daŭris longe, aliflanke, kaj finfine cirila alfabeto estis reenkondukita en 1937.
Kalmuka lingvo nun estas nur parolata kiel gepatra lingvo de malgranda malplimulto de la kalmuka populacio. Ĝia forpaso kiel vivanta lingvo komenciĝis post kiam la Kalmukoj estis amase deportitaj de sia patrujo en decembro 1943 kiel puno estinte akuzitaj je kunlaborado kun la Naziaj politikistoj. Signifaj faktoroj kontribuantaj al ĝia forpaso inkludas:
Al Kalmukoj estis permesite reveni al sia patrujo en 1957 post 14 jaroj en ekzilo. En konsento kun ilia reveno, la soveta registaro reinstalis la Kalmukan Sendependan Oblaston kaj poste reestablis la Aŭtonoman Respublikon de Kalmukio. La rusa lingvo, aliflanke, fariĝis la oficiala lingvo de la respubliko, kaj sovetiigo estis trudita al la kalmukoj, kondukante al drastaj tranĉoj en kalmuka lingveduko. La cirila alfabeto firme establiĝis inter la kalmukoj (kaj ankaŭ ĉe aliaj popoloj). Ekzemple, libroj, periodaĵoj, gazetoj, ktp., estis publikigitaj uzante ĝin. De la malfruaj 1970-aj jaroj, la rusa lingvo iĝis la unua instruadlingvo en ĉiuj lernejoj en la respubliko.
Dum la periodo de Perestrojko, kalmukaj lingvistoj, kunlabore kun la kalmuka registaro, planis kaj provis efektivigi revigligon de la kalmuka lingvo. Tiu reviviĝo estis vidita kiel integrita parto de la refirmigo de kalmuka kulturo. En grava simbola gesto, la kalmuka lingvo estis deklarita oficiala lingvo de la respubliko, donante al ĝi egalan statuson kun la rusa lingvo kun respekto al oficiala registara uzo kaj lingveduko.