Subjekto de Rusia federacio | |
Kaluga provinco
Калужская область | |
Flago | Blazono |
provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Centra federacia regiono |
Administra centro | Kaluga |
Guberniestro | Vladislav Shapsha (ekde 13-a de februaro 2020) |
Fondita | 5-a de julio 1944 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 010 930 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 34 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (93,5 %) ukrainoj (2,2 %) (Stato: 2002)[2] |
Geografio | |
Areo | 29 777 km²[3] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 248000–249999 |
Aŭtokodoj | 40 |
OKATO | 29 |
ISO 3166-2 | RU-KLU |
Retpaĝaro | www.admoblkaluga.ru |
![]() | |
La Kaluga provinco (ruse Калужская область, [Kaluĵskaja oblastj]) estas provinco meze de eŭropa parto de Rusio en Centra federacia regiono. Laŭ la stato de 2016 en la provinco vivis 1 009 712 loĝantoj sur areo de 29 800 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km².
Kaluga provinco estis fondita en 1944. Ĝi limas norde kaj nord-oriente kun Moskva provinco, nord-okcidente kun Smolenska provinco, oriente kun Tula provinco, sude kun Brjanska provinco kaj Orjola provinco. La ĉefurbo estas Kaluga situanta en norda parto de la provinco.
Aŭtokodo de Kaluga provinco estas 40.