Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kamjanec-Podilskij (stacidomo). |
Кам'янець-Подільський | |||
pole Kamieniec Podolski, ruse Каменец-Подольский, jide קאַמענעץ, armene Կամիանեց-Պոդոլսկի, rumane Camenița | |||
Urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Кам'янець-Подільський | |||
Deveno de nomo: de la malnovslava vorto kamen (ŝtono) kaj Podolio | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Ŝtato | Ĥmelnicka provinco | ||
Historia regiono | Podolio | ||
Rivero | Smotriĉ | ||
Supermara alteco | 360 m s. m. | ||
Koordinatoj | 48° 41′ 0″ N 26° 35′ 0″ O / 48.68333 °N, 26.58333 °O (mapo) | ||
Areo | 27,871 km² (2 787 ha) | ||
Loĝantaro | 102 254 (01.01.2014[1]) | ||
Denseco | 3 668,83 loĝ./km² | ||
Urba statuso laŭ la magdeburga juro |
1374 | ||
Poŝtkodo | 32300-32315 | ||
Tel. prefikso | +380-3849 | ||
| |||
Vikimedia Komunejo: Kamyanets Podilsky | |||
Retpaĝo: kam-pod.gov.ua | |||
Kamjanec-Podilskij estas urbo en ĥmelnicka provinco en Ukrainio; ĉefurbo de Podolio, de la 22-a de marto 1919 ĝis novembro 1920 - ĉefurbo de Ukrainio. Grava ekonomia, kultura kaj turisma centro de la lando.
En Kamjanec-Podilskij funkcias 10 altlernejoj, inter ili du universitatoj: Nacia Universitato Ivan Ohijenko kaj Podolia Terkultura-Teknika Universitato. En ĝi troviĝas multaj historiaj objektoj, el kiuj la plej gravaj estas la Malnova Urbo kun najbara kastelo (konstruita en 14-16 jc., alikonstruita en 17-18 jc.), katedralo (16-a jc.), ligna preĝejo de Laŭdego de la Sankta Kruco (18-a jc.) kaj aliaj.
Kamjanec-Podilskij troviĝas ĉe la rivero Smotriĉ ĉirkaŭ 20 kilometrojn antaŭ la loko, kie ĝia akvo enfalas la riveron Dnestro.