Kampara turismo aŭ agroturismo (Italio, Svisio) estas sektoro de la turisma industrio kiu ĉefe okupiĝas pri la uzo de naturaj, kulturaj, historiaj kaj aliaj rimedoj de la kamparo kaj ĝiaj trajtoj por krei ampleksan turisman produkton[1]. Tiu speco turismo rilatas al malgrandskala turismo ekster la urba medio, okazanta en rura, kampara medio, kutime en malgrandaj lokoj (pli malgrandaj ol 1.000 aŭ 2.000 loĝantoj) aŭ eĉ ekster la urbaj kernoj en malgrandaj setlejoj. Kampara turismo. Turistoj estas altiritaj de la pureco kaj trankvileco pro la naturo, la ŝanco ekkoni la tradiciajn domstilojn kaj la regionan kulturon.
Ĉi tiu speco de turismo kiu implikas interagon inter kamparanoj kaj turistoj estas organizita en multaj landoj de la mondo per la programo WWOOF[2].