Kamparo de Kalatrava

Kamparo de Kalatrava
comarca of Ciudad Real Province [+]

LandoHispanio

- koordinatoj38° 51′ 40″ N, 3° 53′ 2″ U (mapo)38.86123929-3.88382186Koordinatoj: 38° 51′ 40″ N, 3° 53′ 2″ U (mapo)

Loĝantaro190 770 [+] (2024)

Kamparo de Kalatrava (Hispanio)
Kamparo de Kalatrava (Hispanio)
DEC

Map
Kamparo de Kalatrava
Vikimedia Komunejo:  Campo de Calatrava [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio
Loko de la komarko en la regiono de Kastilio-Manĉo
Somera pejzaĝo de Kamparo de Kalatrava (Bolaños de Calatrava).

La Kamparo de Kalatrava, Kamparo de KalatravoCampo de Calatrava en la hispana estas natura kaj historia komarko de Manĉo (Malsupra Manĉo), sudokcidente de Kastilio-Manĉo (Hispanio), ĉirkaŭ la centro de la provinco de Ciudad Real.

Geomorfologie temas pri regiono karakteriza pro montetoj de vulkana deveno, kaj pro ties lagunoj.

La historio de tiu komarko rilatas al tiu de la Ordeno de Kalatrava kiu havis sidejon en Almagro dum ties fortikaĵo estis la Kastelo de Kalatrava la Nueva, kiun la cisteraj monaĥoj konkeris kiel la araba fortikaĵo de Qal´at Rabah (kastelo de la akiraĵoj), el kio la nomo de Kalatrava. Ties deveno situas en unu de la epokoj plej militaj kaj signifaj de la malsupra Mezepoko por la unuigo de Hispanio, ligate al la fondo de la menciata militordeno samnoma, kies celo estis kontrolo kaj protektado de la avangardo Suda-Sudokcidenta de la Centra Altebenaĵo el atakoj de islamanoj, kiel unua barilo kaj de Kastilio kaj de Toledo, ties tiama ĉefa ĉefurbo, trans la valo de la rivero Taĵo, kun la bordo de la rivero Gvadiano.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne