En evolua biologio, Kamuflimito aŭ Imitokamuflo[2] estas la simileco inter du specioj, kiu protektas unu el ili aŭ eĉ ambaŭ[3]. Tiu simileco povas funkcii laŭ aspekto, kutimoj, sono, odoro kaj eĉ laŭ geografio, ĉar kamuflimito troviĝas en similaj lokoj kiel ties modeloj[4].
Kamuflimito okazas kiam grupo de organismoj[5], la kamuflimita, evoluas por kunhavi komunajn ŝajnajn karakterizaĵojn kun alia grupo, la imitinda modelo[6] por trompi trian alian grupon. La evolucianto sekvas la direkton de selekta agado de signal-ricevanto[4]. Ekzemple, birdoj, kiuj identigas per rigardo manĝeblajn insektojn, dume evitas la venenajn modelojn, estas trompitaj kiam tiaj insektoj kamuflimitiĝas kiel venenaj insektoj.
↑Davies, NB and JA Welbergen (2008). “Cuckoo–hawk mimicry? An experimental test”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences275 (1644), p. 1817–1822. doi:10.1098/rspb.2008.0331.
↑King, R. C.. (2006) A dictionary of genetics, 7‑a eldono, Oxford: Oxford University Press. ISBN 0195307623.
↑ 4,04,1Wickler, W. (1965). “Mimicry and the evolution of animal communication (Mimetismo kaj evoluado de besta komunikado)”, 'Nature'208 (5010), p. 519–21. doi:10.1038/208519a0.
↑Tiu 'grupo' estas ofte specio, sed povas esti ankaŭ subgrupo kia unu preciza sekso aŭ morfologio
↑Laŭ plej larĝa difino kamuflimito povas enkludi nevivantajn modelojn.