Kanada angla aŭ kanadangla lingvo (CanE, CE, en-CA)[1] estas la aro de varioj de la angla lingva indiĝena al Kanado. Laŭ la censo de 2016, la angla estis la denaska lingvo de pli ol 19,4 milionoj da kanadanoj aŭ 58.1% de la tuta loĝantaro. La cetero de la loĝantaro estis denaskaj parolantoj de la kanada franca (20.8%) aŭ de aliaj lingvoj (21.1%).[2] Pli granda nombro, 28 miliono da homoj, raportis, ke ili uzas la anglan kiel plej uzata lingvo.[3] De kanadanoj ekster la provinco de Kebekio, 82% raportis, ke ili parolas la anglan denaske, sed ene de Kebekio la nombro estis nur 7.5% ĉar loĝantoj estas plejparte denaskaj parolantoj de la kanada franca.[4]
La kanadangla enhavas ecojn de kaj la brita kaj la usona angla, kaj ankaŭ kelkajn unike kanadajn ecojn.[5] La kanada angla samas kun la usonangla plejparte,[6][7] la preciza influo de usonangla, britangla, kaj aliaj fontoj al kanadanglaj varioj estis la daŭranta temo de sistemaj studoj ekde la 1950aj jaroj.[8]
Fonologie, la kanadangla kaj la usonangla estas klasifikataj kune kiel la nordamerika angla, emfazante la fakton, ke la preskaŭ ĉiuj eksteruloj, eĉ aliaj denaskaj anglalingvanoj, ne povas distingi la tipajn akĉentojn de la du landoj sole pro la sono. Kanadanoj kaj usonanoj mem foje havas problemon distingi siajn proprajn du akĉentojn,[9][10] precipe kiam iu parolas kun urba norma kanadangla akĉento, kiu ofte sonas identa al okcidentusona angla.
en-CA
estas la lingva kodo por kanada angla, kiel difinita de ISO-normoj (vidu ISO 639-1 kaj ISO 3166-1 alpha-2 ) kaj Interretaj normoj (vidu IETF-lingva etikedo).