Kanada monarkio

Kanada monarkio
monarkio
honoriga titolo Redakti la valoron en Wikidata
Lando(j) Kanado vd
Posedatoj Rideau Hall
West Block (en) Traduki
24 Sussex Drive (en) Traduki
Harrington Lake (en) Traduki
Centre Block (en) Traduki
East Block (en) Traduki
Citadelo de Kebeko Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Elizabeto la 2-a, antaŭa Reĝino de Kanado.

La kanada monarkio estas sistemo de parlamenta monarkio en kiu la monarko de la brita hereda sukcesa linio, estas la suvereno de Kanado, pro kio en la aktualo estas la reĝo Karlo la 3-a ties monarko kaj ŝtatestro.[1][2]

La lando estas iama Dominio de Unuiĝinta Reĝlando, kaj ekde ties fondo en 1867 post la aprobo fare de la reĝino Viktoria de la Akto pri Brita Nordameriko de 1867, la lando konservis la britan monarkon kiel propra suvereno. Tiu posteno estis konfirmita en la Konstitucio de Kanado de 1982. Kvankam la reĝo estas ankaŭ la monarko de Unuiĝinta Reĝlando, en Canado ŝi estas konata oficiale kiel la reĝo de Kanado.

Ĝenerale, la kanadanoj referencas al la reĝi Karlo simple kiel la Reĝo aŭ la Reĝo de Kanado, kiam ŝi estas en el la lando. Krom de Kanado kaj de Unuiĝinta Reĝlando, la reĝo estas ankaŭ la monarko de aliaj dek kvar landoj de la Komunumo de Nacioj. Sed tio ne signifas, ke la regado de tiuj landoj estas unuigitaj. Kvankam la reĝo estas kunhavata, la landoj kaj ties registaroj estas totale apartaj kaj sendependaj. La heredanto de la krono estas Karlo, princo de Kimrujo, kvankam la reĝo estas la nura membro de la reĝa familio kiu havas konstitucian rolon en la lando.

La reĝo estas reprezentata de Ĝenerala Guberniestro, kiu estas nomumita de la ĉefministro, kvankam la monarko havas povojn kiuj estas ekskluziva de la monarko. La aktuala kanada Ĝenerala Guberniestro estas Mary May Simon. La reĝo ankaŭ havas po unu reprezentanton en ĉiu el la kanadaj provincoj nomita leŭtenanta guberniestro, kaj po unu komisiita en ĉiu el la kanadaj teritorioj.

Kvankam la monarko estas la ŝtatestro, reale tiu posteno estas simple simbola. La monarko ne plenumas politikan povon en Kanado, tute male kaj la reĝo kaj la Ĝenerala Guberniestro agadas kiel ceremoniestroj de la lando kaj promocias la kanadajn kulturon kaj identecon.

  1. The Canadian Monarchy
  2. Queen and Commonwealth. Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-12-10 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne