Kanado en la Somera Olimpiko 2024

Kanado en la Olimpikoj

Flago de Kanado
IOK-kodo  CAN
NOK Kanada Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.ca (angle kaj france)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
315 sportistoj en 31 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Andre De Grasse kaj Maude Charron (inaŭguro)
Ethan Katzberg kaj Summer McIntosh (fermo)
Medaloj
Rango: #12
oro
9
arĝento
7
bronzo
11
sumo
27
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
emblemo de la Kanada Olimpika Komitato
emblemo de la Kanada Olimpika Komitato

La sportista teamo de Kanado konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 28-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizis la Kanada Olimpika Komitato, angle Canadian Olympic Committee, france Comité olympique canadien, mallonge COC.

la sprintisto Andre De Grasse (jen en 2022) estis la vira teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio

Konkuris sume 315 kanadaj atletoj en 31 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la sprintisto Andre De Grasse kaj la halterlevistino Maude Charron.[1] En la solena fermo la flagoportantoj estis la martelĵetisto Ethan Katzberg, kiu kontribuis oran medalon, kaj la naĝistino Summer McIntosh, kiu sukcesis pri rekordaj tri oraj kaj aldona arĝenta medaloj.

La teamo sume atingis 27 medalojn, 9 orajn, 7 arĝentajn kaj 11 bronzajn, kaj sekve ricevis la 12-an rangon.

  1. listo de la la teamaj flagoportantoj laŭ la stato de 2024 07 26 (en formato PDF, angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne