![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() masklo de kanario
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus canaria (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La kanario (Serinus canaria), nomata ankaŭ insula kanario, atlantika kanario aŭ ordinara kanario, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas krom tiun faman specion de la kanario ankaŭ aliajn similajn speciojn. Ĝi estas indiĝena de la Kanariaj Insuloj kiuj la specion nomigas, kaj de la Acoroj kaj Madeira. Naturaj birdoj estas ĉefe flavverdecaj, kun bruneca strieco en dorso. La specio estas ofta en kaptiveco sed kiel granda nombro de kolorvariaĵoj produktitaj, plej tipa tute flava, kio ne kongruas kun la natura formo.
Tiu birdo estas unu el la naturaj simboloj de la Kanarioj, kune kun la kanaria palmo.[1]