Kandidatoj al la Somera Olimpiko 2016

XXXI Somera Olimpiko

Olimpika kandidata komitato de Brazilo

Loko: Rio-de-Ĵanejro ( Brazilo)
Stadiono: Maracanã
Komenca dato: La 5-a de aŭgusto 2016
Fina dato: La 21-a de aŭgusto 2016
Nombro de nacioj:
206[1]
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
12 500
( / )
Nombroj de sportoj:
28 (42 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
vdr

La 31-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 5-a de aŭgusto 2016 ĝis la 21-a de aŭgusto 2016 en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo.

Someraj Olimpikoj estas grava internacia sportaj kaj kulturaj festivaloj, kiu celebriĝos en la tradicio de la OlimpikojOlimpiaj ludoj.

Entute sep urboj estis kandidatoj al la Somera Olimpiko 2016 kaj estis oficiale agnoskitaj de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). La komitato unue elektis kvar el ili Madrido, Tokio, Ĉikago kaj Rio-de-Ĵanejro, kiu fine venkis la konkurson. Tiu Olimpiko estas la unuo, kiu okazis en Sudameriko kaj la tria okazinta en la suda hemisfero post tiu de Melburno en 1956 kaj de Sidneo en 2000[2].

Dum la evento okazis inter la 5 kaj la 21-a de aŭgusto de 2016, la Paralimpikoj estas inter la 7 kaj la 18-a de septembro de la sama jaro. La malfermo kaj la fermo okazis en la Stadiono Maracanã. Estis konkursoj en 28 sportoj, du pli ol en la Somera Olimpiko 2012. La Ekzekutiva Komitato de IOK sugestis la enmeton de rugbeo (nur rugbeo 7) kaj de golfo,[3] , kiuj estis aprobitaj dum la 121a Kunsido.[4] La programo de la Ludoj povas esti pligrandigotaj, post la sukceso de la novaj sportoj enmetitaj dum la unuaj Someraj Junularaj Olimpikoj realigitaj en Singapuro en 2010.[5]

  1. CIO. Les Jeux Olympiques de Rio 2016 (Somera Olimpiko 2016) (angle). Olympic.org. Alirita 2016-04-23 .
  2. Notindas,ke pri tiuj du urboj la olimpiaj ludoj okazis dum somero.
  3. IOC Executive Board proposes 2 additional sports for the 2016 Games: Golf and Rugby (angle). Internacia Olimpika Komitato (13-a de aŭgusto 2009). Alirita 16-a de septembro 2009 .
  4. Fernando Duarte (8-a de oktobro 2009). Golfe e rúgbi aprovados para os Jogos Olímpicos de 2016 (portugale). O Globo Online. Arkivita el la originalo je 2011-05-22. Alirita 8-a de oktobro de 2009 .
  5. Duncan Mackay (23-a de aŭgusto 2010). Rio quer a Praia de Copacabana como sede do Basquete 3 on 3 (portugal). Inside The Games. Alirita 24-a de aŭgusto 2010 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne