Kantabra | |
cántabru, montañés | |
transa dialekto | |
---|---|
asturleonaj lingvoj | |
Parolata en | (vidu sube) |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | nenie |
Reguligita de | sen regulo |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | cant1245 |
Angla nomo | Cantabrian |
Franca nomo | parler cantabrique |
Per la kolektiva termino kantabra (kantabre, cántabru[1][2] aŭ montañés[2], laŭ loknomo La Montaña), oni indikas aron de lingvaj variaĵoj tipaj al Kantabrio (Hispanio), ĉefe tiuj plej malsamaj al la hispana.
La nuna kantabra estas latinida dialekto evoluiĝinta rekte el la latina lingvo. Same al ekstremadura lingvo, ĝi estas transira ŝtupo inter la hispana lingvo kaj la asturleonaj lingvoj (asturia, miranda aŭ leona). La kantabra estas iom malsama al tiuj samfamiliaj lingvoj, pro malsamaj lingvo-bazoj, kontakto kun aliaj lingvoj (eŭska lingvo) kaj forta rilato kun hispan-lingvaj areoj.
En 2009 ĝi estis menciita en la ruĝa libro de Unesko kiel endanĝera lingvo.[3] Oni ne konfuzu la kantabran kun la (pra-)kantabra, kiu estas jam malaperinta lingvo parolita de la kantabroj (ne certas, ĉu ĝi estis hindeŭropa aŭ ne).