Kantono Grand Bassa
| |||
---|---|---|---|
![]() | |||
kantono de Liberio | |||
Bazaj informoj | |||
Ĉefurbo | Buchanan | ||
Areo | 7 936 km² | ||
Loĝantaro | 293 689 (en 2022) | ||
Loĝdenso | 37 loĝ/km² | ||
ISO-kodo | LR-GB | ||
La kantono Grand Bassa - angle Grand Bassa County, prononco laŭ la sistemo IFA [ɡɹˈand bˈasə kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La administra centro estas la loĝloko Buchanan. La kantono estis fondita en 1839.
Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 221 693 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 293 689 loĝantoj[2] sur areo de 7 936 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 37 loĝantoj/km². La teritorio situas ĉe la okcidenta marbordo de la ŝtato. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun kantono Bong norde, kantono Nimba oriente, kantono River Cess sudoriente, la Atlantika Oceano estas sudokcidente kaj kantono Margibi nordokcidente. Pli detale, la kantono dividiĝas al 8 distriktoj.