kantono Lebanon (Pensilvanio) | |
![]() | |
Mapo | |
![]() Situo en Pensilvanio | |
![]() | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 16-a de februaro 1813 |
---|---|
Ŝtato | ![]() |
Subŝtato | ![]() |
Ĉefurbo | Lebanono |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
939 km² 937 km² 2 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
143 257 153 / km² |
Horzono: | UTC−5, somere UTC−4 |
Nomita laŭ: Lebanono | |
La kantono Lebanon - jen kun duone anglalingva kantona nomo (vidu sube), plene angle estus Lebanon County - estas kantono de Usono en la subŝtato Pensilvanio. La administra centro estas la urbo Lebanono. La kantono kaj do ankaŭ la centra urbo situas rekte inter la pli grandaj urboj Harrisburg kun la kantono Daŭfeno okcidente kaj Reading kun la kantono Berks pli oriente. La kantono Libano estis fondita la 16-an de februaro 1813. La teritorio havas sume komunan limon kun kantono Schuylkill, kantono Berks, kantono Lankastro kaj kantono Daŭfeno.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono Libano vivis 143 257 personoj sur areo de 939 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 153 loĝantoj/km². El la kantona teritorio cetere 937 kvadrataj kilometroj estas tera areo kaj 2 kvadrataj kilometroj estas akva areo.