Providence (Rod-Insulo) | |
Mapo | |
Situo en Rod-Insulo | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 22-a de junio 1703 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Rod-Insulo |
Ĉefurbo | Providence (1703–1842) |
Plej granda urbo | Providence |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
1.129 km² 1.070 km² 60 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
626.150 581 / km² |
Nomita laŭ: dia providenco | |
Kantono Providence estas la plej norda el la kvin kantonoj de la usona subŝtato Rod-Insulo. Ĝia plej granda urbo estas la samnoma Providence.
Providence estas la plej loĝata kaj plej dense loĝata kantono de Rod-Insulo, havante pli da loĝantoj ol la aliaj kvar kantonoj kune. Laŭ seka areo ĝi estas ankaŭ la plej granda kantono, sed laŭ la tuta areo ĝin superas kantono Washington, kies areo je pli ol 40 % estas akva.
Ĉar kantonoj de Rod-Insulo ne havas administran funkcion, Providence ne havas oficialan ĉefurbon. Ĝis 1842 la samnoma urbo estis ĉefurbo kaj sidejo de la kantona administrantaro.
La plej alta loko, Jerimoth, havas 247 metrojn kaj estas ankaŭ la plej alta loko de tuta Rod-Insulo.