Kantono Sinoe

Kantono Sinoe


Kantono Sinoe (Liberio)
Kantono Sinoe (Liberio)
DMS
kantono de Liberio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Greenville
Areo 10 137 km²
Loĝantaro 151 149 (en 2022)
Loĝdenso 15 loĝ/km²
ISO-kodo LR-SI
vdr

La kantono Sinoe - angle Sinoe County, prononco laŭ la sistemo IFA [sˈɪnə͡ʊ kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La administra centro estas la loĝloko Greenville. La kantono estis fondita en 1843.

Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 104 932 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 151 149 loĝantoj[2] sur areo de 10 137 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km². La teritorio situas ĉe la okcidenta marbordo de la ŝtato. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun kantono Grand Gedeh norde kaj nordoriente, kantono River Gee oriente, kantono Grand Kru sudoriente, la Atlantika Oceano estas sudokcidente, kantono River Cess oriente kaj kantono Nimba nordokcidente kaj norde. Pli detale, la kantono dividiĝas al 17 distriktoj.

  1. rezultoj de la censo 2008, en formato PDF, arkivigite laŭ la stato de februaro 2012 (angle)
  2. rezultoj de la censo 2022, en formato PDF (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne