Kantono River Gee
| |||
---|---|---|---|
![]() | |||
kantono de Liberio | |||
Bazaj informoj | |||
Ĉefurbo | Fish Town | ||
Areo | 5 113 km² | ||
Loĝantaro | 124 653 (en 2022) | ||
Loĝdenso | 24 loĝ/km² | ||
ISO-kodo | LR-RG | ||
La kantono River Gee - angle River Gee County, prononco laŭ la sistemo IFA [ɹˈɪvə d͡ʒˈiː kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La administra centro estas la loĝloko Fish Town. La kantono estis fondita en 2000.
Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 66 789 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 124 653 loĝantoj[2] sur areo de 5 113 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km². La teritorio situas ĉe la orienta marbordo de la ŝtato. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun kantono Grand Gedeh nordo, Eburbordo oriente, sude limas al kantono Maryland (aŭ laŭ analogio al la usona ŝubŝtato Marilando kantono Marilando) pli oriente kaj kantono Grand Kru pli okcidente; fine okcidente ĝi limas al kantono Sinoe. Pli detale, la kantono dividiĝas al 10 distriktoj.