Kapetidoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
nobela familio • dinastio | ||
Devena nomo | france Capétiens | |
Religio | katolikismo | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Hugo Kapeto vd | |
Branĉo de | Robertidoj vd | |
Branĉoj | Burgonja dinastio • Dinastio de Évreux • Dinastio de Valois • Burbona dinastio de Francio • Dinastio de Orléans • imperiestra familio de Brazilo • Dinastio Aviso • Dinastio Braganza vd | |
Regadoj | ||
Reĝoj de Francio | ||
Rektaj Kapetidoj, Valois, Burbonoj | ||
Dum | 987-1328-1589-1792, 1815-1848 | |
Antaŭulo | Karolidoj, Robertidoj | |
Sekvanto | Bonaparte | |
Regantoj de Navaro | ||
Dum | 1284-1441, 1555-1643 | |
Reĝoj de Portugalio | ||
Burgonja dinastio, Aviso, Braganza | ||
Dum | 1093-1384-1580, 1604-1910 | |
Dukoj de Luksemburgo | ||
Valois-Burgonjo, Burbonoj de Parmo | ||
Dum | 1459-1482, 1964-nun | |
Reĝoj de Hispanio | ||
Burbonoj de Hispanio | ||
Dum | 1700–nun, kun interrompoj | |
Reĝoj de la du Sicilioj | ||
Burbonoj de Du Sicilioj | ||
Dum | 1816–1860 | |
Dukoj de Parmo | ||
Burbonoj de Parmo | ||
Dum | 1748-1802, 1847-1859 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
La Kapetidoj (france Capétiens), aŭ oficiale dinastio de Francio, estas familio kaj dinastio devena de la bordoj de la Rejno, sude de Majenco. Ilia genealogio datiĝas de iu Roberto, kiu mortis antaŭ 764 kaj estis la grafo de Oberrheingau kaj Wormsgau. La Kapetidoj fariĝis la tria dinastio de francaj reĝoj, post la Merovidoj kaj la Karolidoj.
La nomo Capétiens, plejofte uzita sed neoficiala, devenas de la unua kapetida reĝo de Francio, Hugo Kapeto (Hugues Capet).
Pliposte, la Kapetidoj ankaŭ regis multajn aliajn landojn aŭ ŝtatojn, interalie Portugalion, parton de la Bizanca imperio, Sicilion, Navaron, Hungarion, Pollandon, Andoron, Hispanion, Parman, Brazilon, Luksemburgon ktp.
La kapetida dinastio havis multnombrajn durangajn branĉojn, kiuj progrese malaperis ĝis 1768, kiam la sola postvivinta branĉo estis tiu de la Burbonoj. Hodiaŭ, du kapetidoj ankoraŭ reĝas en Eŭropo: La reĝo de Hispanio (el la plejaĝa branĉo de la Kapetidoj) kaj la grand-duko de Luksemburgo (el la branĉo de la dukoj de Parmo).