Kapitolo de Havano | ||
---|---|---|
![]() ![]() | ||
arkitektura strukturo, kapitolo [+] | ||
Koordinatoj | 23° 8′ 7″ N, 82° 21′ 34″ U (mapo)23.13528-82.35944Koordinatoj: 23° 8′ 7″ N, 82° 21′ 34″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 0 km² (0 ha) [+] | |
Areo | 0 km² (0 ha) [+] | |
Estiĝo | 20-a de majo 1929 | |
Konsekro | 1927 | |
![]() |
||
Kapitolo de Havano | ||
![]() |
||
La Havana Kapitolo en la hispana lingvo Capitolio Nacional de La Habana estas elstara konstruaĵo konstruata en 1929 de la arkitekto Eugenio Raynieri Piedra destinita al la gastigado de la sidejo de la du Ĉambroj de la Kongreso aŭ leĝdona organismo de la Kuba Respubliko. Situanta en la centro de la ĉefurbo de la lando, Havano, inter la stratoj Prado, Dragones, Industria kaj San José, ĝi markas la kilometran komencon de la stratoj de la lando kaj post la triumfo de la kastrisma revolucio, kiam la Kongreso estis disigita, ĝi fariĝis la sidejo de la Ministerio kiu okupiĝas pri Kongresejoj kaj Ekspoziciejoj. Malferma al la publiko, ĝi estas unu el la turismaj lokoj plej vizitataj de la urbo. La Kapitolo estas la dua plej alta pinto en Havano post la monumento al José Martí kiu troviĝas en la Placo de la Revolucio.