Karaimoj | |
---|---|
etno • etnoreligia grupo | |
Tjurkaj popoloj | |
Suma populacio | |
2 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
karaima lingvo | |
Religio | |
Karaismo | |
La karaimoj (laŭ la hebrea lingvo: קָרָאִים [karajím] - "legantoj"; laŭ la krimea karaima lingvo: singularo къарай [karaj], pluralo къарайлар [karajlár]; laŭ la karaima lingvo de Trakai: singularo [karaj], pluralo [karajlár]) estas gento kaj kultura komunumo de etne tjurkaj adeptoj de judismo de karaimoj en Orienta Eŭropo.
Origine la karaimoj vivis precipe sur la Krimea duoninsulo, norde de la Nigra Maro, sed dum la mezepoko la litova grandduko Vytautas ([vítaŭtas], Esperante: Vitaŭto) donis al ili vivolokojn en la nordo de sia regno, la hodiaŭa Litovio, kaj aparte en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Trakai proksime de Vilno, kie estis la centro de la litova mezepoka regno.
Oni ofte nomas tiun genton "krimeaj karaimoj", kio estas misgvida nomo, ĉar multaj branĉoj de la kultura komunumo trovis vivlokojn en diversaj partoj de orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. Tamen necesas diferencigi inter la turkeca gento "karaimoj", kiu origine vivis sur la krimea duoninsulo kaj de tie disiris al diversaj lokoj de orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio, kaj la religian grupon "judismo de karaimoj", kiu inkluzivis ankaŭ anojn parolantajn aramee, hebree kaj arabe kaj vivantajn historie en Levanto, Anatolio kaj la regiono de la hodiaŭaj Sirio, Libano, Israelo kaj Jordanio.