Karaokeo

Karaokeo (japane カラオケ, el kara [空] kaj ōkesutora [オーケストラ], laŭlitere malplena orkestro) ĝenerale estas kanto, en kiu la kantanto vidas antaŭ si sur la ekrano de televidilo aŭ komputila monitoro la kantotan tekston, kaj samtempe sonas senvoĉa muziko. Estas tre oportune uzi tion por instrui kaj/aŭ interŝanĝi kantojn, aŭ almenaŭ por amuziĝi. Por krei komputilan karaokean dosieron, oni bezonas, unue, la kantotekston, kaj due, muzikan dosieron. Ekzistas karaokejoj, specifaj lokoj troviĝantaj precipe en Japanio, kie oni renkontiĝas kun aliaj amikoj por karaokeumi.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne