Tetrajodometano | ||
Kemia formulo | ||
Tetrajodometano | ||
CAS-numero-kodo | 507-25-5 | |
ChemSpider kodo | 10055 | |
PubChem-kodo | 10487 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | ruĝaj lumsensivaj kristaloj facile malkomponeblaj | |
Molmaso | 519,627g mol−1 | |
Denseco | 4,316 g/cm−3[1] | |
Fandpunkto | 168°C [2] | |
Bolpunkto | 329,2°C [3][4] | |
Refrakta indico | 1,9593 | |
Ekflama temperaturo | 176,5°C [5][6] | |
Solvebleco | Akvo:reakcias | |
Mortiga dozo (LD50) | >2000 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Karbona tetrajodido aŭ tetrajodometano estas neorganika kombinaĵo konsistanta je unu karbonatomo kaj kvar jodatomoj. Ĝi apartenas al la familio de la jodhalogenidoj kaj uzatas en la produktado de agrokemiaĵoj kaj kiel solvanto.
Plejmultal el la metalaj jodidaj komponaĵoj estas akvosolveblaj kaj uzataj en akvopurigado, kemia analizo kaj en ultre alta pureco por aplikoj en certaj kristalaj produktadoj. La jodida jono en akva solvaĵo povas esti detektita aldonante karbonan dusulfidon (CS2) kaj kloro. Karbona tetrajodido uzatas kiel solvanto por grasoj, ciroj kaj oleoj, en plasta kaj kaŭĉuka industrio por blovado kaj vulkanizado, plue por polimerigo, kiel sedativo kaj kiel peranto en fabrikado de agrokemiaĵoj. Pro sia neflamemo ĝi estas uzata kiel ingredienco en fajrorezistaj kemiaĵoj. Ĝi ankaŭ estas uzata por apartigi mineralojn pro sia alta denseco. Ĝi uzatas laboratorie kiel reakciaĵo en organikaj sintezoj.