Kardana artiko

Kardana artiko kun kardana kruco (supre inter la du stangoj).
Animacio de kardana artiko.

Kardana artiko en maŝin-konstruado estas artika ligilo inter du stangoj (aksoj), kiu ebligas, ke ili povu kliniĝi en ĉiun direkton unu rilate al la alia, sed malebligas la tordon de la du stangoj unu rilate al la alia. Ĝi tiel ebligas transigon de turna momanto de unu stango al la alia. Laŭ alia difino kardana artiko estas kvarelementa, artika, sfera meĥanismo.

La nomo "kardana artiko" deriviĝas de Gerolamo Cardano, kiu tamen ne inventis la artikon. Li priskribis ĝian uzon en la libere turniĝa fiksado. Aliaj nomoj de la artiko estas "universala artiko" (angle, norvege), "turna artiko" aŭ "artiko de Hooke", laŭ Robert Hooke, kiu en 1676 konstruis funkciantan modelon.

Centra parto de kardana artiko estas la tiel nomita kardana kruco, kiu estas du pivoto-paroj perpendiklaj unu al la alia, kiuj tra lagroj kontaktiĝas al ŝultroj muntitaj al fino de stangoj aŭ elformigitaj el tio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne