Dum la funebroj de Johano Paŭlo la 2-a la Kardinala kolegio okupas la unuan postenon (ruĝevestita).
La Kardinala Kolegio, konata ankaŭ kiel Sankta Kolegio, estas la tuto de kardinaloj de la Katolika Eklezio.
Ĝi plenumas tri precipajn taskojn:
Provizi la elekton de la Papo. En la konklavo tamen ne eniras konklavon ĉiuj membroj de la Kardinala Kolegio, sed nur tiuj kiuj ankoraŭ ne atingis la okdekjaraĝon, la antaŭan tagon de la komenciĝo de la Vaka Seĝo.[1]
Kolegie kuniĝi kiam la papo ĝin kunvokas por pridiskuti problemojn ĝeneralajn kaj specifajn por la regado de la Universala Eklezio.
Asisti, ĉiu persone, la papon en lia pastorala tasko per oficoj kaj ŝarĝoj al kiuj li ilin destinis.
↑Tiu priaĝa limo de la okdekjaraĝo estis enkondukita de Paŭlo la 6-a per motu proprioIngravescentem Aetatem (Pro la malkapabliganta aĝo) (II, 2) de la 25-a de januaro 1970 kaj konfermita de la samo per la apostola konstitucioRomano Pontifici Eligendo (II, I, 33) de 1975, kaj denove reasertata de Johano Paŭlo la 2-a per la apostola konstitucio Universi Dominici Gregis (De la universa ŝafaro de la Sinjoro) (II, I, 33) de la 22-a de februaro 1996 modifanta tamen la daton referencantan al la momento de la perdo de tiu rajto: Paŭlo la 6-a establis ke tiu rajto ĉesu se la okdekajraĝulo plenumiĝis antaŭ la komenciĝo de la “konklavo”, dum Johano Paŭlo la 2-a establis ke se la jarplenumiĝo okazas post la morto de la papo aŭ la proklamo de la Vaka Seĝo tiu rajto estas konservata.