Karel Emanuel Macan

Karel Emanuel Macan
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1858 (1858-12-25)
en Pardubice
Morto 6-an de februaro 1925 (1925-02-06) (66-jaraĝa)
en Košíře
Tombo tombejo de Vyšehrad Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
komponisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Karel Emanuel Macan, 1903

Karel Emanuel MACAN (naskiĝis la 25-an de decembro 1858 Pardubice - mortis la 6-an de februaro 1925 Prago) estis ĉeĥa esperantisto, komponisto, instruisto de blinduloj, mem blinda. Li estis esperantisto de 1904 kaj en 1922 fondis SOĈNE.

Lia vido komencis malfortiĝi ekde lia 12-a jaro kaj dum studado en teknikumo li plene blingiĝis. Li trovis konsolon en muziko, studis en privata orgena lernejo, poste en la praga konservatorio. Post studado li fariĝis instruisto de muziko en la praga blindula instituto Klar. Tie li kolektis librojn en brajla skribo, kiuj poste fariĝis bazo de publika porblindula biblioteko kaj presejo, kiu ĝis nun portas lian nomon. Li ankaŭ pliperfektigis brajlan skribon de muzika notado. Li estis ankaŭ aŭtoro de unua ĉeĥa brajle skribita libro kaj de - ĝis nun eldonataj - brajlaj gazetoj Zora (ĉeĥe) kaj Aŭroro (esperantlingve). En 1921 li ankaŭ aranĝis en Prago la unuan kongreson de blindaj esperantistoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne