Carcassona [karkasunɔ] okcitanlingve, franclingve Carcassonne [kaʁkasɔn], en Esperanto Karkasuno aŭ Karkasono[1], en la regionoOkcitanio (Antaŭ Langvedoko-Rusiljono) estas la prefektejo de la franca departementoAude. La urbo havas proksimume 46.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Carcasseses en la okcitana lingvo aŭ Carcassonnais, en la franca.
En Karkasuno renkontiĝas du gravaj vojoj, kiuj estis trapasataj jam de la antikvaj tempoj : unu de la Mediteraneo ĝis Atlantiko, kaj alia de Hispanio ĝis la Centra Montaro. La urbo konsistas el du partoj malsamaj: la Ciutat, kiu staras sur monteto ĉe la dekstra bordo de la rivero Aude, kaj la Bastida de Sant Loís kuŝanta en la ebenaĵo de la maldekstra bordo.
La spuroj plej malnovaj de homa ĉeesto troviĝas sur la monteto de la Ciutat, kaj ili datiĝas el la 6-a jarcento a.K.