Karl Korsch | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Karl Korsch | |||||
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1886 en Tostedt | ||||
Morto | 21-an de oktobro 1961 (75-jaraĝa) en Belmont | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena Universitato de Ĝenevo ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Germanio Socialdemokratia Partio de Germanio Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Hedda Korsch (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Escalona Sibylle K Sibylle Korsch) (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo universitata instruisto eseisto politikisto juristo ![]() | ||||
Laborkampo | Filozofio, politiko kaj sociologio ![]() | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Marksismo kaj filozofio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karl KORSCH (German: [kɔɐ̯ʃ]; 15a de aŭgusto, 1886 – 21a de oktobro, 1961) estis germana marksista teoriulo. Kun György Lukács, Korsch estis konsiderata unu el la ĉefaj figuroj kiu metis la grundon por Marksismo en la 1920-aj jaroj.[1]
La militsperto de Korsch dum la Unua Mondmilito en Germanio estis radikaligintaj lin speciale la fermento ene de la maldekstraj partioj de Germanio post la Rusa Revolucio. Korsch fokuzis siajn studojn kaj verkojn al prilaboro de anstataŭa ekonomia sistemo por la laboristaj konsilantaroj plenumebla tra la tuta Germanio, publikigita laŭ la titolo Schriften zur Sozialisierung en marto 1919. Korsch estis parto de la frakcio USPD kiu aliĝis al la Germana Komunisma Partio en 1920. Tio spite liaj duboj pri la dudek unu kondiĉoj postulitaj por la aliĝo al la Kominterno.[2] Li iĝis komunista Ministro de Justico en la regiona registaro de Turingio en oktobro 1923.
Korsch atribuis la malsukceson de la Germana revolucio al la manko de ideologia preparado kaj estreco de la laborista klaso. Laŭ tio, li turnis sian fokuson al la disvolvigo de la laboristaj organizoj en korpusoj subjektive kapablaj realigi revoluciajn oportunojn. Kontraste al tio kio aspektis al li materiisma fatalismo, li kredis, ke eblas konverti la la laboristajn organizojn en pli kuraĝa politika agado se oni metas pli da efiko en la edukado de laboristoj en pli profunda teorio de Marksismo.